La libro enhavas la premiitajn tekstojn de la Belartaj Konkursoj 2016 de Universala Esperanto-Asocio, la raporton de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Humphrey Tonkin, kaj kroman materialon. Specife: la premiitajn tekstojn de Antonio Valén, Benoît Philippe, Aleksandro Mitin, Valentin Melnikov, Jesper Lykke Jacobsen, Lenke Szász-Praid, Ewa Grochowska, Amir Naor, Steven D. Brewer, Raffaele del Re, Rafael Henrique Zerbetto, Jorge Camacho Cordón, Jesus Moinhos Pardavila; krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj (Humphrey Tonkin) kaj selektitajn alineojn el malnovaj raportoj de la Belartaj Konkursoj verkitaj de Baldur Ragnarsson.